Eo- 1. Martinus kaj la nova monda moralo. Ĉapitro 1, 2 kaj 3 – en Esperanto – Ole Therkelsen

Serio da 5 filmoj pri “Martinus kaj la Monda Moralo” en ESPERANTO.
N-ro 1/5: Unua prelego el kvin pri la libro ”MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALA” de Ole Therkelsen en Martinus-Centro, Klint, Klintvej 69, DK-4500 Nykoebing Sjaelland, Danlando.
Lundon la 1-an de aŭgusto 2011, post la 96-a UK, Universala Kongreso, en Bella Center, Kopenhago.

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

PRI LA ENHAVO DE LA LIBRO:
1. Martinus ekhavas kosman konscion
2. Kriŝnamurti kiel mond-instruisto
3. Profetaĵoj pri la dana mond-instruisto

La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) komencas sian agadon en monda situacio karakterizata de krizoj politika, ekonomia, media kaj saneca – alivorte, la mondo kia ni hodiaŭ konas ĝin.

La instruo de Martinus peras principojn de nova monda moralo, kiu fundamentas la kreadon de kulturo de amo kaj paco sur la tero. La evoluigo de nova kulturo de pardonemo kaj pli sana vivmaniero, la kreado de unu justa monda ŝtato, la enkonduko de la monda lingvo Esperanto, vegetarismo, la montrado de pli granda amo al plantoj, bestoj kaj homoj – al ĉio vivanta, tiel en la mikro- kiel ankaŭ en la mezo- kaj makrokosmo – estas gravaj elementoj en la Kosmologio de Martinus, kiu estas karakterizebla kiel integra mondbildo en kiu ĉio estas reciproke interligita.

En MARTINUS KAJ LA NOVA MONDA MORALO la Martinus-spertulo Ole Therkelsen ekzamenas la vivon de Martinus kaj rigardas tiujn cirkonstancojn, spiritajn tendencojn kaj personojn kiuj havis signifon por Martinus kaj lia instruo, kaj li komunikas la rigardon de Martinus pri la aktuala monda krizo kaj kiel la homaro povos atingi pli altan evolu-ŝtupon.

Estas same instrua kiel distra legado sub titoloj kiel la jenaj: Martinus ekhavas kosman konscion, Kriŝnamurti kiel mond-instruisto, Profetaĵoj pri la dana mondinstruisto, La sekreto de la piramido, La mondlingvo Esperanto, La terglobo – vivanta estulo, La monda ŝtato, Amo al la bestoj, Malsaneco kaj kuraco, La Krista moralo, Kompreni la eternecon kaj La reveno de Kristo.

La libro montras la konturojn de nova kulturo bazita sur nova monda moralo kaj turnas sin al ĉiuj kiuj interesiĝas pri politiko, scienco, filozofio, medio, sano kaj paco. La libro ankaŭ povas esti legata kiel enkonduko al la tuta vivoverko de Martinus LA TRIA TESTAMENTO.

* * * * *

Rekordfoje, kvarfoje la UK estis en Kopenhago: 1956, 1962, 1975 kaj 2011.
Mi men estis membro de LKK = Loka Kongresa Komitato.

Trifoje mi prelegis pri Danando:

1. La dana intuicia filozofo Martinus (1890-1981) https://youtu.be/l4KxFIZPNnc

2. Hans Christian Andersen (1805-1875) [http://youtu.be/w_q1YUReSNo]

3. Tri danaj fizikistoj Ole Roemer, H.C. Oersted kaj Niels Bohr https://youtu.be/0PTngfC5nOI

Ole Therkelsen n. 1948, kemiisto kaj biologo, kiu skribas surfone de sia tutviva engaĝiĝo en la Kosmologio de Martinus, faris ĉ. 2000 prelegojn pri la kosmologio en dek kvin landoj en ses lingvoj, el kiuj pluraj estas aŭskulteblaj ĉe oletherkelsen.dk kaj oletherkelsen.info

* * * * * *

OLE THERKELSEN BLOG
www.oletherkelsen.info

OLE Audio-foredrag
www.oletherkelsen.dk

YOUTUBE
https://www.youtube.com/channel/UCXid-LNLoeml_bcqt67E2aw

AMAZON
www.amazon.com/author/ole.therkelsen
google.com/+MartinusKosmologiOleTherkelsen

GOOGLE+ PROFIL
www.google.com/+MartinusKosmologiOleTherkelsen

TWITTER
https://twitter.com/ole_therkelsen

FACEBOOK
www.facebook.com/Martinus.English.Ole.Therkelsen

www.facebook.com/Martinus.Francais.Ole.Therkelsen

www.facebook.com/Martinus.Esperanto.Ole.Therkelsen

www.facebook.com/Martinus.Deutsch.Ole.Therkelsen

www.facebook.com/Martinus.Dansk.Ole.Therkelsen

Leave a Reply

avatar

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.

  Subscribe  
Notify of